Pfäffikon (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Pfäffikon
Blazono de Pfäffikon
Romia kastelo en Irgenhausen
Mapo de la distrikto Pfäffikon
district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
Ĉefloko Pfäffikon
Koordinatoj  47° 22′ N 8° 46′ O / 47.367 °N, 8.767 °O / 47.367; 8.767 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ N 8° 46′ O / 47.367 °N, 8.767 °O / 47.367; 8.767 (mapo)
Areo 163,55 km²
Loĝantardenseco 326,43 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0108
vdr


La distikto Pfäffikon estas administra unuo de Kantono Zuriko en Svislando. Kun 53387 loĝantoj (je la 31-a de decembro 2007) ĝi apartenas al la pli malgrandaj distriktoj de la kantono.

Geografio

La distriko Pfäffikon estas kampara distrikto, kiu apartenas al la Zurika Oberlando. Ĝia ĉefurbo Pfäffikon situas borde de la samnoma lago.

Historio

En la romia epoko apud la Lago de Pfäffikon en la hodiaŭa distrikto Pfäffikon troviĝis la kastelo en Irgenhausen.

Limoj

La distrikto limas norde al la distrikto Vinterturo, oriente al la Kantono Turgovio, sude al la distrikto Hinwil, sud-okcidente al la distrikto Uster kaj nord-okcidente al la distrikto Bülach.

Trafiko

Tra la distriko pasas la regionaj fervojlinioj de Wetzikon al Effretikon kaj Aatal en la komunumo Seegräben disponas ankaŭ pri haltejo ĉe la fervojlinio de Wetzikon al Uster. Krome tra la fervojnodo Effretikon pasas la linio de Zuriko al Vinterturo. La entrepreno Verkehrsbetriebe Zürcher Oberland kaj diversaj poŝtaŭtolinioj servas la lokojn, kiuj ne estas servataj per trajnoj. En nordo la distrikto havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Vinterturo al Zuriko.

Politikaj komunumoj en la distrikto Pfäffikon

Blazono Poŝtkodo
Nomo
Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Bauma 8494
Bauma
4150 20.76 0171
Fehraltorf 8320
Fehraltorf
5670 9.54 0172
Hittnau 8335
Hittnau
3425 12.92 0173
Illnau-Effretikon 8308/8307
Illnau-Effretikon
15374 25.28 0174
Kiburgo 8314
Kiburgo
407 7.58 0175
Lindau 8315
Lindau
4958 11.96 0176
Pfäffikon ZH 8330
Pfäffikon
10374 19.54 0177
Russikon 8332
Russikon
3998 14.37 0178
Sternenberg 8499
Sternenberg
366 8.75 0179
Weisslingen 8484
Weisslingen
3168 12.81 0180
Wila 8492
Wila
1913 9.21 0181
Wildberg 8489
Wildberg
937 10.83 0182
Totale 23 38386 680,51 0211

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj