Hittnau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hittnau
Blazono de Hittnau
Jakob-Stutz-Domo en Hittnau
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Pfäffikon
Koordinatoj  47° 22′ 13″ N 8° 49′ 26″ O / 47.37028 °N, 8.82389 °O / 47.37028; 8.82389 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 13″ N 8° 49′ 26″ O / 47.37028 °N, 8.82389 °O / 47.37028; 8.82389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3425
Areo 12,92 km²
Alteco 640 m super marnivelo
Poŝtkodo 8335
Komunumkodo 0173
Mapo de Hittnau
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hittnau estas komunumo en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3302 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 3425 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hittnau situas supre de la Lago de Pfäffikon ĉe la vojo, kiu konektas la Glattvalon kun la Tössvalo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Oberhittnau, Unterhittnau, Dürstelen, Isikon, Hasel, Schönau kaj Hofhalden. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Stoffel je 928 m super la marnivelo, ĝia plej malalta punkto la Tobellageto (germane Tobelweiher). je 604 m super la marnivelo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,92 km², de kiuj 37,2% estas kovritaj de arbaro, 50,3% servas por agrikulturo, 7,6% por setlado. 4,2% estas trafikareo kaj 0,4% akvejoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hittnau limas en nordo kaj okcidento al Pfäffikon, en oriento al Bauma, kaj en sudo al Wetzikon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A53 estas Uster-Nord, kiu situas oriente en distanco de proksimume 5 kilometroj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hittnau estas per la aŭtbuslinio de Bauma al Pfäffikon ZH konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio. La busveturado al Pfäffikon ZH daŭras proksimume 7 minutojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua dokumenta mencio de Hittnau datiĝas el la jaro 905 sub la nomo Hittenouva. Pro la surmonta situo la loko estis ekloĝita nur en la frua mezepoko proksimume inter 640 kaj 770. La regado pri Hittnau apartenis dum mezepoko al la Grafoj de Kiburgo. En la jaroj 1424 respektive 1452 la Supera Jurisdikcio pri Hittnau estis akirita de la urbo Zuriko. Ĝis 1790 Hittnau restis parto de la zurika kamparvoktejo Kiburgo. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]