Phoenix (kosmosondilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tuj post la descendo sur la Marso
Glacio en tranĉaĵo

Phoenix (ebla Esperantigo Fenikso) estas kosmosondilo, unua programero de la planed-esplora programo Mars Scout. Ĝi estis evoluigita el duonpreta descenda unuo de la marsesplora sondilo Mars Surveyor 2001. La ĉefa tasko de la sondilo estas esploro de eblaj kondiĉoj, signoj de la marsa vivo. La tuta kosto de la programo estas ĉirkaŭ 460 milionoj da USD.

La kosmosondilo estis lanĉita la 4-an de aŭgusto 2007 per raketo Delta–2 7925. Ĝi alvenis la 25-an de majo 2008 al Marso, kie ĝi sukcese descendis. La descenda unuo surmarsiĝis proksime al la norda marsa poluso, kie ĝi serĉas per robota brako surfacan kaj sub-surfacan glaciakvon. La ekziston de glacio jam malkovris, pruvis la orbita unuo Mars Odyssey. Alia tasko estas serĉo de vivsignoj.

Fazoj de la surmarsiĝo[redakti | redakti fonton]

  • Alveno en la marsan atmosferon per rapido de 21 000 km/h, bremso per varmoŝildo ĝis alto de 12 km
  • Uzo de bremsaj paraŝutoj (ĉ. 7 minutojn), deĵeto de la varmoprotekta ŝildo en alto de 10 km kaj disetendigo de la kruroj
  • Disiĝo de la bremsa paraŝuto en alto de 1 km, ekuzo de la bremsaj raketoj, malproksimiĝo de la paraŝuto, samtempe stabiligo de la sondilo
  • Malrapidigo per 12 bremsaj raketoj, ĝis vertikala rapido de ĉirkaŭ 8 km/h
  • Surmarsiĝo (sur tri teleskopaj brakoj)
  • 20-minuta atendo por sedimentiĝo de la kirlita polvo
  • Malfermo de la sunĉeloj, plenigo (ŝargo) de la akumulatoroj
  • Malfermo de la ĉefkamerao

Dum la descendo, la datenojn plusendis la sondilo Mars Odyssey, kiu orbitas ĉirkaŭ la Marso. Tio estis la unua sukcesa bremsa-raketa descendo ekde post 1976 sur la Marso.

La sondilo[redakti | redakti fonton]

Arta bildigo de Phoenix

Mezuro de la sondilo:

  • Diametro: 2,64 m
  • Alto: 1,74 m
  • Etendiĝo de la sunĉeloj: 3,6 m

Descenda unuo, preparita kaj testita por la programo Mars Surveyor de 2001

Mezuroj:

  • Alto kun anteno: 2,2 m
  • Etendiĝo de la sunĉeloj: 5,52 m
  • Averaĝa diametro: 1,5 m
  • Longo de la robota kruro: 2,35 m
  • Maso: 664 kg (ascendo), el kiu:
    • 82 kg ŝipuma parto,
    • 110 kg dorsa flanko,
    • 62 kg varmoŝildo,
    • 410 kg, mem la descenda unuo, kiu entenas 59 kg da sciencaj iloj kaj 67 kg da fuelo.

Mezuriloj kun originala nomo[redakti | redakti fonton]

  • Mars Descent Imager (MARDI): fotas dum la descendo
  • Microscopy, Electrochemistry, and Conductivity Analyzer (MECA): mikroskopo, elektrokemia kaj kondukta analizilo
  • Meteorological Station (MET): meteologia stacio
  • Robotic Arm (RA): robota kruro, longanta 2,35 m, povas fosi ĝis 0,5m
  • Robotic Arm Camera (RAC): kamerao de la robota kruro, situanta rekte super la fosilo
  • Surface Stereoscopic Imager (SSI): faras stereo- kaj panoramobildojn pri la surfaco; ligita al la anteno
  • Thermal and Evolved Gas Analyzer (TEGA): termika gaz-analizilo, spektrometro (ardigas la rokaĵojn kaj analizas la gasojn)