Pielgrzymów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pielgrzymów
ĉeĥe: Pelhřimovy, germane: Pilgersdorf
vilaĝo
Ruino de preĝejo de sankta Jozefo en Pielgrzymów
Oficiala nomo: Pielgrzymów
Ŝtato Pollando Pollando
Regiono Opola provinco
Distrikto Distrikto Głubczyce
Komunumo Komunumo Głubczyce
Historia regiono Silezio
Montaro Zlatohora montetaro
Najbaras kun Pelhřimovy Ĉeĥio
Situo Pielgrzymów
 - koordinatoj 50° 10′ 35″ N 17° 39′ 39″ O / 50.17639 °N, 17.66083 °O / 50.17639; 17.66083 (mapo)
Unua skribmencio 1337
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 48-155
Telefona antaŭkodo (+48) 77
Aŭtokodoj OGL
SIMC 0494440
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Pielgrzymów (województwo opolskie)

Pielgrzymów (ĉeĥe Pelhřimovy, ĝis fino de la 19-a jarcento ankaŭ Poruba, germane PilgersdorfPreussisch-PilgersdorfSchlesisch-Pilgersdorf) estas vilaĝo en suda Pollando, en Opola provinco, en distrikto Głubczyce, en komunumo Głubczyce, en sudorienta parto de montetaro Zlatohora montetaro laŭlonge laŭ rojo Trója (pole Troja, ankaŭ Wielki Potok), maldekstra alfluanto de rojo Hrozová sur ĉeĥa-pola limo.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo troviĝas en naturparko PPR Mokre - Lewice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas ĝemelo de najbara ĉeĥa vilaĝo Pelhřimovy, kiu urbanisme koneksis kun ĝi. Ĝis la jaro 1742 estis, tiu ĉi nun pola vilaĝo, konsisto de silezia Krnova princlando, duum la najbara Pelhřimovy apartenas, kiel konsisto de Osoblahio, al Moravio. Ambaŭ vilaĝoj estis samtempe konsisto de Habsburga monarkio. Sed post milito je aŭstra heredaĵo en la jaro 1742 falis la nuna Pielgrzymów al Prusio. Nur ekde la jaro 1945 ĝi apartenas pro volo de tiama Sovetunio al Pollando. La antaŭe aŭstria parto estas hodiaŭ katastra teritorio de Pelhřimovy[1] (germane Mährisch Pilgersdorf) de municipo Slezské Rudoltice en Ĉeĥio.

Fine de majo de 2020 okazis incidento, kiam la pola armeo enkadre de kontraŭkoronaj aranĝoj okupis la ĉeĥan teritorion en ĉirkaŭaĵo de Senjora kapelo, ekbivakis ĉi tie kaj defendis al ĉeĥa civitanoj en aliro en la kapelon, situanta sur la ĉeĥa teritorio proksimume 30 metrojn de la ŝtatlimo, verŝajne dum tempo kelke da tagoj. Sur la ĉeĥa vojo deflankiĝanta el la ĉeĥa flanko al la kapelo konstruis la polaj soldatoj baraĵojn. La 28-an de majo ili malhelpis kun mitraletoj en la manoj aliron al konstruinĝeniero, kiu ĉi tie por la proprumanto de la kapelo faras konstruinspekton. Vendrede la 12-an de junio 2020 la pola ministerio de defendo konfesis "mallongan okupadon" de la malgranda parto de teritorio de Ĉeĥa respubliko, markis la dislokigon de la limgardista patrolo kiel sekvo de miskompreno, ne intenca faro, kaj ĝi notis, ke onidire okazis rebonigo kaj la kazo estis solvita. La ĉeĥa ministerio de enlando konfirmis, ke la polaj soldatoj pro eraro transpaŝis la limon kaj prenis tie poziciojn, pro kio la ĉeĥa ambasadorejo en Varsovio devis atentigi la polan flankon. Sed laŭ la ĉeĥa ministerio de enlando Pollando ĝis nun formale ne klarigis, kial pro eraro anektis pecon de la najbara lando. Eĉ ne unu el la ministerioj precizigis, kiom da tagoj la okupado daŭris.[2][3]

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]