Pierre Vassiliu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muziko > Francaj kanzonoj > Pierre VASSILIU < Humuro


Pierre VASSILIU [pier vasiju], nask. la 23-an de oktobro 1937, estas franca kanzonisto; Li mortis la 17-an de aŭgusto 2014 (76 jaroj) en Sète (Hérault). lia kanzono Qui c'est celui-là? (kiu 'stas tiu-ul'?) el ario de fama brazila kanzono de Chico Buarque, eligita en 1973 iĝis furora ĝis venditis la disko pli da 300.000 ekzempleroj.
Kvankam ĝenerale humuraj, liaj tekstoj tre varistilas kaj esprimas;

amuzita indiferento kontraŭ la mondo kaj la socia stulteco
delikataj amoemocioj
admiro je kelkaj universalaj homaj kvalitoj
malpli da admiro al kelkaj samtempuloj!
malrasismo
senpretenda petolemo
iom da kaŝita anarĥismsento
ĝuemo

En la ĉiflanka foto, freŝa, li aspektas jam iom maljuna, sed ĝisnelonge li amuze similis, kun lia plenkarneco kaj vastaj falantaj lipharoj, je la bildstria rolulo Obeliks.

Eksteraj ligiloj