Pinakoteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pinakoteko estas muzeo kiu ekspozicias artaĵojn de pentra karaktero, tio estas manifestaĵo de vidartoj kiu esprimiĝas pere de la koloro, aŭ almenaŭ tiu estas la kerno de ties kolekto. La koloro povas imiti objekton de la realo aŭ havi simbolan signifon -por la Gotiko la spaco de la pentrado estis reprezentata per orkoloro alude al ĉiela- kaj laste, la koloro povas esti abstrakta per kio gravas nur la kompona ideo. Pinakoteko povas esti ankaŭ iu ajn kolekto de pentraĵoj.

Pinakoteko (de la latina vorto pinacothēca, kaj tiu de la greka πινακοθήκη) derivas de la nomo de la norda flanko de la propileoj, monumentaj pordegoj kun kolonoj de la akropolo atena kie oni gardis pentritajn tabuletojn.

En Grekio Pinakoteko korespondis al spaco situanta ĉe la enirejo al templo, kie oni eksponis diversajn reprezentojn de gedioj.