Pinokjo (rolulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinokjo
Pinokjo desegnita de Enrico Mazzanti en 1883
Pinokjo desegnita de Enrico Mazzanti en 1883
literatura rolulo • anthropomorphic puppet
Kreita de Carlo Collodi
Verko Pinokjo
Pinokjo
Informoj
Eble sama Pinocchio • Pinocchio
Sekso vira
Nacieco Italio
vdr
Pinokjo en la filmo de Walt Disney, 1940

Pinokjo estas titoliga rolulo kaj la protagonisto de la romano de la itala Carlo Collodi (plumnomo de Carlo Lorenzini) nome La Aventuroj de Pinokjo (1881-1883). La nomo "Pinokjo (Pinocchio)" signifas "pinaj okuloj" itale.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Maljuna lignaĵisto Ĝepeto ricevas la lignopecon de majstro Ĉerizo kiu sin liberigas je tiu embaraso kiu ĝenas, ĉar ĝi parolas kaj strangas kaj rabas feliĉon; kaj li faras el filo eliminita filon amatan! Ĝepeto modelas la lignon por religi marioneton, kiu dancu kaj saltu, kaj kantu kaj lia patreemo kreas vivantan marioneton; Ĝepeto vidas la marioneto-filon senrespektema, sed afable lin epitetas “friponeta filo” kvankam je lia unua malĝentilaĵo li “viŝis el si larmon”. La unua agado de Pinokjo estas enirigi la patron en karceron lin false akuzante.

Ĝepeto revenas el karcero kaj trovas ke la filo jam mortigis la riproĉantan grilon kaj havis la piedojn bruligitaj, kaj tuj refaras la piedetojn kaj donacas al li sian matenmanĝaĵon; ne nur, ĉar li pretigas vesteton el florumita papero kaj alkuras vendi sian jakon por aĉeti la lernolibron por la filo. La filo, tamen, vendas la libron por aĉeti bileton por eniri marionetan teatraĵon. Pinokjo ricevas por la patro kvin orajn zekinojn, kiujn Ĝepeto neniam vidos, kaj dum Pinokjo perdiĝas, sensperte kaj trompite, tramonde, la patro Ĝepeto daŭrigas lin serĉi eĉ tramare riskante perdiĝi traonde.

Fine, la marioneto vidas la patron ekdronanta en la maro, alkuras kaj lin savas kaj meritas, helpe de la Blua Feino, fariĝas el marioneto vera knabo, studas, helpas la maljunecon de la Ĝepeto. La amo de patro Ĝepeto venkis savante perame la filon sendanke ruiniĝanta.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

Pinokjo estis plurfoje filmigita, eble unuafoje desegne en 1940 de eldonejo Walt Disney

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]