Pivotradiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oficina taraksako kun pivotradiko

Pivotradiko[1]palisradiko (ĉefradika sistemo) estas radiko, ĉe kiu la ĉefradiko estas pli forta, dika ol la flankaj radikoj. La pivotradiko ofte penetras pli suben en la grundon ol alia radiktipo.

Pivotradiko karakterizas pinojn, juniperojn, larikojn, abiojn, kverkojn, cedrojn, fraksenojn, baobabon, simipanan arbon.

La pivotradiko servas kiel rezervaĵa organo de kelkaj legomoj, herboj. Oni trovas ankaŭ multjarajn kaj unujarajn herbojn kun pivotradiko: ekz. Oenothera biennis, kies radiko servis pli frue kiel manĝaĵo aŭ leontodo (sur la bildo).

La alia ĉefa tipo de la radiko estas la kvasta radiko (plata, fibra, difuza radiko).

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberwalde, 84 pp., p.5 ISBN 3-931 262-08-1 esperante