Stranda futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plaĝa futbalo)
Stranda futbalo
teama sporto
stranda sporto • futbalo
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Stranda futbalo, ankaŭ konata kiel plaĝa futbalo aŭ sabla futbalo, estas variaĵo de futbalo ludata sur strando aŭ sur ia formo de sablo. La ludo emfazas lertecon, facilmovecon kaj precizecon en pafado de la pilko al la celo.

Dum futbalo neformale ludatis sur strandoj dum multaj jaroj, la enkonduko de stranda futbalo estis provo kodi regulojn por la ludo. Tion faris en 1992 la fondintoj de Beach Soccer Worldwide, kompanio kreita por disvolvi la sporton kaj respondeca pri la plimulto de ĝiaj turniroj ĝis hodiaŭ. Ĉi tio estis ĉefa fundamento por tio, kio nun estas konata kiel plaĝa futbalo. La sporto ekde tiam rapide kreskas popularece.

La malregulaĵo de la mola sabla ludsurfaco kondukas al tute alia ludmaniero ol estas uzata en futbalo, kun pli granda grado de improvizo. La kompakta ludkampo, multe pli malgranda ol normala futbala kampo, permesas al ludantoj gajni de ie ajn sur la sablo, kondukante al mezumo de sesdek provoj de golpafo en unu ludo. Kun meza poentadofteco de unu golo ĉiujn tri aŭ kvar minutojm, mezume dek aŭ dek unu goloj estas entute trafitaj dum kutima ludo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]