Placo Kastilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo Kastilio
placo [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 27′ 57″ N, 3° 41′ 21″ U (mapo)40.46583333-3.68916667Koordinatoj: 40° 27′ 57″ N, 3° 41′ 21″ U (mapo)

Placo Kastilio (Madrido)
Placo Kastilio (Madrido)
DEC
Placo Kastilio
Placo Kastilio
Map
Placo Kastilio
Vikimedia Komunejo:  Plaza de Castilla, Madrid [+]
vdr
Turoj KIO kaj monumento al José Calvo Sotelo.

La Placo Kastilio (hispane Plaza de Castilla) estas granda placo situanta en la nordo de la urbo Madrido (Hispanio).

Situo[redakti | redakti fonton]

La placo troviĝas en la nordo de la urbo kaj estas trairata de la Promenejo de la Kastilia, unu el la ĉefaj avenuoj de la ĉefurbo, preskaŭ en ĝia fino, en la distrikto Chamartín, kaj konstituas la centron de la Kvartalo Kastilio. En tiu ĉi placo ankaŭ renkontiĝas la Avenuo Asturio kaj la stratoj Agustín de Foxá, Mateo Inurria kaj Bravo Murillo.

Nubskrapuloj[redakti | redakti fonton]

Obelisko de Calatrava (la 15-a de majo 2009)

La placo havas la du nubskrapulojn plej altajn de Madrido, kiuj estas ĝia ĉefa allogaĵo: la duopo de la konstruaĵoj t.n. Pordo de Eŭropo, je pli ol 100 metroj kaj preskaŭ 30 etaĝoj, ankaŭ konataj kiel Turoj Kío. La turoj estas videblaj ekde la tuta urbo kaj ilia ĉefa unikeco kaj allogeco estas ilia klineco je 15 %, ambaŭ samloke.

Obelisko de Calatrava[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi monumento dizajnita de Santiago Calatrava estas donaco kiun Ŝparkaso Madrido faris al la madrida popolo cele al la celebrado de la tria jarcento de la entrepreno, kaj konsistas el alloga orumita sojlo. Obelisko de la Caja estos la unua verkaĵo de la menciita arkitekto, inĝeniero kaj skulptisto el Valencio. La projekto estis lanĉita en 2004 sed pro diversaj teknikaj problemoj (sub la placo renkontiĝas diversaj metrotuneloj kaj tunelo), oni devis repripensi la strukturon ĝis la trovado de taŭga solvo. La konstruado komenciĝis en julio 2008 kaj oni ĉirkaŭkalkulas ke ili finiĝos en septembro 2009.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]