Plantago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plantago
Granda plantago, Plantago major
Granda plantago, Plantago major
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Plantagacoj Plantaginaceae
Genro: Plantago Plantago
L.
Subgenroj

Estas 5 subgenroj en la genro Plantago:
Plantago
Coronopus
Bougeria
Psyllium
Littorella

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo

La plantago (Plantago) estas genro enhavanta speciojn unujarajn aŭ staŭdoj, kiuj parte kreskas en Eŭropo.

Manĝado

Plantago estas bongusta legomo, plena je vitaminoj kaj mineraloj, preparebla kiel spinaco kaj bone kombinebla kun aliaj legomoj. Eblas ankaŭ sekigi la foliojn kaj mueli ilin per pistujo. La folioj estas tre fortikaj, do foje oni uzas ilin por paki aliajn manĝaĵojn. Ekzemple oni povas kuiri rizon, fari bulojn kaj paki ilin per plantago-folioj. La foliojn oni povas nodi aŭ teni per dentopikilo.

Trinkado

Faru teon de la freŝaj folioj.

Kuraca efiko

La suko de la folioj mildigas doloron pro insektoj kaj urtika brulo, sed ankaŭ dentodoloro kaj gorĝodoloron (maĉu foliojn aŭ radikon). Helpas vundojn resaniĝi. Purigas la sangon kaj tiel helpas kontraŭ ekzemo; ĝi fortigas la imunsistemon. Teo helpas kontraŭ hemoroido, renŝtonetoj kaj kramfoj en la stomako.


Specioj (kelkaj)