Plantnutrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
folio de pomarbo kun simptomoj de nutraĵmanko

La plantnutrado estas fako de la agrokemio. Ĝi okupiĝas pri la nutrado de aŭtotrofaj plantoj. La interfaka esplorkamo evoluiĝis el demandoj de grundoscienco, botanikaj bazaj scioj kaj aplikataj temoj rilate la pligrandigo de la rikoltaĵo kaj kvalito en agrikulturo, hortikulturo, forstado kaj trofologio.

Aspektoj kaj rilatoj al aliaj fakoj[redakti | redakti fonton]

  • plantfiziologiaj demandoj – plantnutrado kiel aldono de ŝtofoj por la kreskado;
  • ekologiaj temoj – nutrado de la planto kaj ĝiaj influoj al la kreskejo kaj medio;
  • agronomiaj demandoj – rikoltkvanto, kvalito kiel alceleblaj unuoj de la planta kreskado;

Dum la plantfiziologio kiel botanika fako provas solvi la demandojn sendepende de la substrato, la plantnutrado esploras ĝuste la influojn de la substratoj al la nutrado kaj kreskado de la planto. La ekologio ankaŭ esploras la nutradon de naature kreskantaj plantoj de certa ekosistemo, la plantnutrado okupiĝas al la rikoltkvanto de kulturplantoj. La grundologio esploras la grundon kaj ĝiaj ecoj, la plantnutrado esploras la grundon kiel bazo de planta kresko.

Agrokulturo aŭ pli ĝenerale plantkultivado profitas de la esplorantaj kunligoj, la kemiaj aspektoj de la sterkado. En la historio oni multjare diskutis, ĉu la planto nutriĝas de humo (humoteorio), aŭ ĉu mineralaj nutroelementoj gravas. Pere de la malkovro de la makronutroelementoj kaj pliajn esencaj mikroelemento kaj multaj kultivaj eksperimentoj la scienco solvis tiun demandon..

Pli novaj esploroj de Torsten Müller, Günter Neumann kaj kolegoj esploras la influojn de bioefektoroj (plantsubstratoj kaj grundaj organismoj) sur la nutraĵprovizado de plantoj kreskante sur diversaj kreskejoj.

Historia evoluado[redakti | redakti fonton]

Pflanzenwachstum und Ertrag[redakti | redakti fonton]

minimumo-barelo

La produktado de la biomaso por la homa nutrado kaj plantaj krudmaterialoj okazas pere de kreskado surbaze de la fotosintezo kaj pliaj kreskofaktoroj. Gravaj faktoroj por la planta kresko estas klmataj kaj grundaj faktoroj, la akirebleco de akvo, de nutraĵoj kaj la neĉeesto de toksaj substancoj, grundo-pH kaj organaj substancoj.

La kvantaj interligoj estas esplorataj per vegetaĵaj eksperimentoj kaj per analitikaj metodoj. La rezultoj estas ilustrataj en formo de statistikaj analizoj kaj produkaĵa leĝo. Ekzemplo estas la minimuma leĝo de Liebig, ilustrita kiel „minimuma barelo“ aŭ la optimuma leĝo kaj aliaj rezultoj pri la ekonomiaj kreskofaktoroj.

Esploritaj kaj optimigitaj ankaŭ estis la eblecoj altigi la produktaĵo en interligo de sterkado, akvumado, rezistado de la planto, nutradfaktoroj, produktaĵkvalito kaj nutraĵkvalito. Ekzemploj estas la proteinenhavo de tritiko kaj nitratenhavo de folilegomo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arnold Finck: Pflanzenernährung in Stichworten. 3. überarbeitete Auflage. Hirt, Kiel 1976, ISBN 3-554-80197-6, (Hirts Stichwortbücher).
  • Wilfried Zorn, G. Marks, H. Heß, W. Bergmann: Handbuch zur visuellen Diagnose von Ernährungsstörungen bei Kulturpflanzen. Elsevier, München u. a. 2007, ISBN 3-8274-1669-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]