Saltu al enhavo

Playa del Carmen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Playa del Carmen
loĝlokoj de Meksiko
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 77710–77728
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 304 942  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 20° 38′ N, 87° 5′ U (mapo)20.6281425-87.0755Koordinatoj: 20° 38′ N, 87° 5′ U (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Playa del Carmen (Quintana Roo)
Playa del Carmen (Quintana Roo)
DEC
Situo de Playa del Carmen
Playa del Carmen (Meksiko)
Playa del Carmen (Meksiko)
DEC
Situo de Playa del Carmen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Playa del Carmen [+]
vdr

Playa del Carmen estas marborda urbo en la subŝtato Quintana Roo en la duoninsulo Jukatano, Meksiko. La urbo situas ĉe la bordo de la Kariba Maro, la tiel nomata Riviero Majaa, 70 km sude de Cancún. Ĝi situas oriente de la ŝoseo Carretera 307, duonvoje inter Cancún kaj Tulúm.

Laŭ la stato de 2020 en la municipo Playa del Carmen vivis 304 942 loĝantoj.

urba mapo

En ĝiaj fruaj tagoj, Playa del Carmen, aŭ "Playa" kiel la lokuloj nomas ĝin, estis malgranda fiŝkaptista urbeto.

Ĝia marhaveno estis utiligita per pramoj al la insulo Cozumel, kiu situas aliflanke de la markolo, kaj ĝia granda peco de sabla marbordo estis la ĉefkialoj de la evoluo de la urbo kiel turistloko.

La ĉefa enspezo de la loĝantoj de la urbo estas bazita sur turismo. La urbo estas populara celo por vojaĝantoj el la tuta mondo, precipe loĝantoj de Usono, kiuj vizitas la lokon pro ĝia geografia proksimeco [1].

En la lastaj jaroj, Playa del Carmen disvolviĝis rapide pro konstanta kresko de la nombro de turistoj. Ĝia marborda strio estas la ĉefa altiro, kiu inkluzivas areojn plenajn de restoracioj kaj ankaŭ pli trankvilajn, pli izolitajn areojn.

La urbo havas multajn loĝejojn, de malmultekostaj kaj bazaj hoteloj ĝis luksaj hoteloj, kaj ekzistas ankaŭ apartamentoj por mallongdaŭra luo.

La urbo havas abundon da restoracioj, kafejoj, budoj kaj vojaĝagentejoj disigitaj ĉie en la urbo. La influo de usona turismo sentiĝas kun la eniro de gigantaj usonaj kompanioj en la urbon kiel Starbucks, Hard Rock Cafe kaj Walmart.

Usono havas konsulejon en la urbo, aldone al la Usona Ambasadejo en Meksikurbo [2][3].

Playa del Carmen havas tropikan klimaton kaj averaĝaj temperaturoj estas 24-25 celsiusgradoj. La pluvsezono komenciĝas en majo kaj daŭras ĝis decembro, dum la seka sezono komenciĝas en januaro ĝis majo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]