Plejadoj
La Plejadoj (ankaŭ konata kiel M45 aŭ la Sep Fratinoj) estas malfermita stelamaso en la konstelacio Taŭro. Ĝi estas unu el la plej apudaj stelamasoj al la Tero, kaj estas videbla per nuda okulo.
Ĝi estas je 440 lumjaroj disde nia sunsistemo. Ili entenas pli da 500 stelojn, el kiuj naŭ videblas nudokule (dum klarega nokto kaj per akra vidkapablo). Ĝi etendiĝas angule sur 2°, tie estas kvarobla la angula diametro de la Luno
En la greka mitologio: Plejadoj estis la sep filinoj de Atlaso kaj Plejona: Asteropa aŭ Steropa, Meropa, Elektra, Maja, Taigeta, Celena kaj Alciona; ili donis ilian nomon al la naŭ ĉefaj steloj de ĉi-tiu stelamaso, kies magnitudo estas inter 2,86 kaj 5,44. Asteropa estas duobla stelo.
La estimata aĝo de la amaso estas 100 milionoj da jaroj. Pro ĝia maforta denso, oni estimas, ke ĝi disiĝos post 250 milionoj da jaroj.