Plena grafeo
La artikolo estas parto de serio pri grafeoteorio.
|
Plej gravaj terminoj Elektitaj klasoj de grafeoj Grafeaj algoritmoj Problemoj prezentataj kiel grafeaj Aliaj Reprezentado de grafeo Glosaro de grafeoteorio |
En grafeteorio, plena grafeo estas simpla grafeo en kiu ĉiu paro de malsamaj verticoj estas koneksa per latero.
La plena grafeo de n verticoj havas n(n-1)/2 laterojn, kaj estas skribata kiel Kn. Ĝi estas regula grafeo de grado n-1. Ĉiu plena grafeo estas kliko. Plenaj grafeoj estas maksimume koneksa kiel la nura vertica tranĉo kiu malkonektigas la grafeon estas la plena aro de verticoj.
Plena grafeo de n verticoj havas n! aŭtomorfiojn kie la signo "!" signifas faktorialon.
Plena grafeo kun n verticoj prezentas la verticojn kaj laterojn de (n-1)-simplaĵo. Tiel K3 respektivas al triangulo, K4 respektivas al kvaredro, K5 respektivas al kvinĉelo, kaj tiel plu.
K1 estas K4 estas ebenaj grafeo. Teoremo de Kuratowski diras ke ebena grafeo ne povas enhavi parton K5 (aŭ la plenan dukoloran grafeon K3, 3) kiel minoro. Pro tio keKn inkluzivas na Kn-1, plena grafeo Kn por n>4 ne estas ebena.
K1: 0 lateroj | K2: 1 latero | K3: 3 lateroj | K4: 6 lateroj |
---|---|---|---|
K5: 10 lateroj | K6: 15 lateroj | K7: 21 lateroj | K8: 28 lateroj |
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke Mehdi Hassani, Kalkulado de vojoj kaj cikloj en plenaj grafeoj [1] aŭ [2] greke Eric W. Weisstein, Plena grafeo en MathWorld.