Plusminuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plusminuso (±) kaj minuspluso (∓) estas matematikaj simboloj kiuj havas plurajn signifojn kaj uzojn.

En matematiko[redakti | redakti fonton]

En matematiko plusminuso indikas elekton de signumo (ekz‑e ±9 signifas «») aŭ inter la operacioj adicio kaj subtraho (ekz‑e signifas «»).

La esprimon ±9 oni voĉlegu «plus-minus naŭ»; la esprimon , «a plus-minus bo».

Tia uzo aperas en la trigonometria formulo

Komparu ĝin kun

kiu estas kombinita prezento de du formuloj:

, kaj
.

Tio ilustras la uzon de minuspluso, kiu kutime aperas kune kun plusminuso, kaj indikas ke al la plusa interpreto de plusminuso respondas minuso ĉe minuspluso kaj inverse, al la minusa interpreto respondas pluso. Alivorte,

En proksimuma kalkulado plusminuso povas enkonduki la eventualan kalkuleraron.

Ĉe mezurado[redakti | redakti fonton]

Simile, plusminuso povas enkonduki konfidintervalon. Ekz‑e .

En teĥniko[redakti | redakti fonton]

Plusminuso povas indiki toleron, t.e. la intervalon da valoroj akceptataj kiel sekuraj aŭ laŭnormaj; ekz‑e la postulo «la tensio en la reto estu 220 ± 4,5 V» signifas ke la tensio estu inter 215,5 kaj 224,5 V.

Enigo[redakti | redakti fonton]

Tiuj signoj mankas sur la kutimaj klavaroj. En la Uniksoj (en la Fenestra Sistemo X) oni povas enigi plusminuson per kunigo-klavo:

kk + -