Ekonomia pluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pluso)
Komparo de prezoj inter postulo kaj oferto.
Super la streketita ekvilibra linio: la konsumanta pluso (blua areo); inter la ekvilibra linio kaj la ruĝa produkta linio: la produktanta pluso

En ekonomio kaj en ĝeneralaj terminoj, pluso estas la diferenco inter la valoro de la havaĵoj kaj servoj produktitaj de komunumo dum determinita tempoperiodo kaj la valoro de la parto de tiuj havaĵoj kaj servoj necesaj por la subteno (reprodukto) de ties anoj. La ekzisto de pluso estas nepra kondiĉo por ke la ĝenerala bonfarto de la civitanoj de lando aŭ ties nombro povu pliiĝi.

Pluso estas fakte rezulto de la sumo de du plusoj: la pluso de la produktanto kaj la pluso de la konsumanto. La pluso de la konsumanto estas la "resto" aŭ mona gajno de la konsumanto, kiam tiu akiras varon je determinita prezo, kiu estas siavice pli malalta ol la prezo ĉirkaŭkalkulita aŭ la plej alta prezo ekzistanta (de la varo) en la merkato. La pluso de la produktanto estas la monkvanto, kiun tiu ricevas kiel "kroma gajno" super la produktelspezo, kiam tiu vendas sian varon je prezo pli alta ol tiu jam disponebla en la merkato. Alivorte tiu pluso estas la mono, kiu "restas" kaj tiel dirite estas akirita kiel gajno (krom la mono kiu rekomponas produktelspezojn aŭ kontentigas aliajn necesojn), el prezo malpli granda aŭ pli granda ol tiu ĉirkaŭkalkulita je la akiro de la varo.

La pluso estas la parto de la produktado, kiu restas post la kovro de la bazaj necesoj kaj de la normala konsumo. La pluso povas esti akumulita (stokado), kaj se konvertita en mono eblas ties ŝparo.

Rilate al enspezoj kaj elspezoj, pluso estas foje nomita "favora saldo" kaj "buĝeta pluso".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]