Poŝtkartoj de Liĥtenŝtejno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Princlando Liĥtenŝtejno post la Unua mondmilito dufoje eldonis oficialajn poŝtkartojn kun surskriboj en Esperanto (i.a. la vorto "Poŝtkarto"). Tiu akto de oficiala rekono de la lingvo estis de kelkaj propagandata kiel sensacio.

Aliaj mokis pri la supertaksado de la afero, interalie la satira aŭtoro Izrael Lejzerovicz, kiu en sia libro El la "Verda Biblio" deklaras (10, 46):

"Elektu la liberon, ĉar ĝi valoras pli ol ĉiuj poŝtkartoj de Liĥtenŝtejno."

Stanislav Kamarýt mencias en sia Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio leteron de la princa registaro, datitan de la 12-a de marto 1931, "en kiu ĝi dankas ... pro la sukcesa disvastigado de informo pri eldono de iliaj oficialaj poŝtkartoj kun esperantlingva teksto."