Pobo (ŝipo)
Aspekto
Pobo aŭ en pli frua vortformo poŭpo[1] estas la malantaŭa parto de ŝipo. Ĉe la pobo troviĝas kutime la ŝipaj lanternoj kaj flago.
Komence ĝi estis la plialtigita parto de la ŝipo, destinita al la stiristo kaj ofte ricevis lignajn barilojn por protekti lin kontraŭ altaj ondoj. Poste la pobo iĝis la kapitana kaj oficira kvartalo .
Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj la pobo iĝis la plej grandioza kaj pompa parto de la ŝipo, ornamita de fenestrovicoj, galerioj kaj multaj ornamaĵoj.
Komence de la 19-a jarcento sur la vaporŝipoj la pobo iĝis la maŝinejo kaj oficiroj translokiĝis al plej antaŭa parto de la ŝipo.
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Pobo de La Recouvrance
-
Pobo de kargoŝipo
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Poŭpo estas pli frua esperantlingva vortformo, influita de la aspekto de la franca vorto poupe [pup]. La Plena Vortaro de Esperanto en 1930 mencias ĝin, dum la Plena Ilustrita Vortaro de 1970 jam preferas la formon pobo kaj pri poŭpo nur klarigas ke "poŭpo=pobo". Klaras ke la esperantlingvaj radikoj pup- kaj pop- jam havas alian signifon, sed la diftongo "oŭ" aperas en neniu alilingva nomo de la ŝipero, ankaŭ en Esperanto estas tre nekutima diftongo, kaj "pob-" estas tute taŭga vortradiko. Tamen la pli frua vortoformo poŭpo estas kaj restas frua esperantlingva vorto.