Podlaĥio
Aspekto
Podlaĥio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Blazono | |||
historia regiono [+] | |||
Lando | Pollando | ||
- koordinatoj | 52° 24′ 0″ N, 22° 39′ 0″ O (mapo)52.422.65Koordinatoj: 52° 24′ 0″ N, 22° 39′ 0″ O (mapo) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
Podlaĥio | |||
Vikimedia Komunejo: Podlachia [+] | |||
Podlaĥio (pole Podlasie aŭ Podlasze, beloruse Падляшша, ukraine Підляшшя, litove Palenkė, latine Podlachia), esperantigita Podlasio, — estas historia regiono de Pollando, troviĝanta en Podlaĥia ebenaĵo.
Iama Podlaĥio ampleksas sudan parton de Podlaĥia Provinco, nordorientan kaj nordan partojn de Lublina Provinco kaj malgrandan, orientan parton de Mazovia Provinco. En ĝi loĝas podlaĥianoj. La nomo devenas de rutena lingvo, en kiu por poloj oni uzas (same kiel en multaj aliaj, orienteŭropaj kaj centreŭropaj lingvoj) vorton laĥoj. La nomo Podlaĥio signifas tiel ĉe poloj - aŭ lando regata de poloj, aŭ lando troviĝanta apud Pollando.