Pokémon Red kaj Blue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pokémon Red kaj Blue

Disvolvo Game Freak
Eldoninto Nintendo
Distribuo Nintendo eShop
Direktoro Satoshi Tajiri
Muziko Junichi Masuda
Produktoro Mijamoto Ŝigeru
Serio ĉefserio de Pokémon
Platformo Game Boy
Ĝenro rola videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
PEGI-klasifiko PEGI 3
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj)
vdr

Pokémon Red Version kaj Blue Version, kiuj origine aperis en Japanujo sub la nomoj Pokémon Red Version kaj Green Version (ポケットモンスター 赤・緑 Poketto Monsutā Aka Midori?, "Pocket Monsters - Red & Green"), estas videoludaj rolludoj kreitaj de Game Freak kaj eldonitaj de Nintendo por la videoludilo Game Boy. Ili estas la unua paro de ludoj de la serio Pokémon. Ili unue aperis en Japanujo en 1996 kiel Red kaj Green. "Blue" aperis poste en tiu jaro kiel speciala versio nur por Japanujo. Red kaj Blue (Green en Japanujo) poste aperis en Nordameriko, Eŭropo kaj Aŭstralino en la tri sekvaj jaroj. Pokémon Yellow, speciala versio, aperis post jaro proksimume. Red kaj Green (japanuja) poste estis refaritaj por la videoludilo Game Boy Advance kiel Pokémon FireRed kaj LeafGreen, kiuj aperis en 2004.

La ludanto regas rolulon laŭ plafona vidpunkto (kamerao troviĝas super la rolulo, kaj oni vidas ĝin kaj ĝian ĉirkaŭon). La rolulo devas vojaĝi tra la fikcia regiono Kanto, kiu estas plena je strangaj bestoj nomitaj Pokémon-oj. La rolulo povas uzi diversajn pilkojn nomitajn Pokéball-oj por kapti ilin. Post kaptado, la rolulo povas uzi la Pokémonojn por batali kontraŭ aliaj Pokémonoj, kaj tiel plifortigi ilin. La celo de la ludoj estas iĝi la ĉampiono de la Pokémon-a konsilio. Por tio, la ludanto devas uzi Pokémonojn por venki la Pokémon-ojn de 8 aren-estroj, kaj de 4 konsilianoj. Alia celo estas kapti ĉiujn malsimilajn Pokémonojn por kompletigi la Pokédex, kiu estas enclikopedio pri Pokémonoj.

Ĉiu ludo ne havas ĉiujn Pokémonojn kiuj ekzistas. Kelkaj Pokémonoj aperas nur en Blue aŭ en Red (tio estas la ĉefa diferenco inter la du ludoj)[1]. Por kompletigi la Pokédex, aŭ malkovri novajn Pokémonojn, ludantoj devas interŝanĝi Pokémonojn kun aliaj ludantoj per Game Link Cable. Game Link Cable estas kablo kiu povas kunligi du Game Boy. Pro tio, ludantoj kiuj celas kompletigi la ludon estas kuraĝigitaj trovi aliaj ludantojn realvive.

Recenzistoj tre ŝatis la ludojn. Ili laŭdis la eblon ludi kun alia ludanto (per Pokémon-batalo) kaj la koncepton de Pokémon-a interŝanĝo. La ludoj ricevis la poentaron de 89% en GameRankings kaj ofte estas en la listo de la 100 plej bonaj ludoj de IGN. La lanĉo de tiuj ludoj ekigis la famegan markon Pokémon, kiu nun estas tre impona kaj diversmedia. Je la dato de la 19-a de marto 2017, pli ol 31 milionoj da kopioj estis venditaj (Blue, Red kaj Green sume), kaj pro tio ili troviĝas en la listo de la plej venditaj ludoj. En 2009, ili aperis en la Guinness Book of World Records kiel "Plej bone vendita rolludo en la Game Boy" kaj "Plej bone vendita rolludo". La ludoj ankaŭ aperis en la Virtual Console de Nintendo 3DS la 27-an de februaro 2016 por festi la dudek-jariĝon de la serio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Pokemon Red Version Review. IGN (1999-06-23). Alirita 2008-06-26.