Poligloto
Poligloto (de la greka πολυ-, "multe" и γλώττα, "lingvo") estas plurlingvulo — homo, kiu scias multajn lingvojn.
Se iu kapablas flue sin esprimi en du diversaj lingvoj, do tiu persono estas dulingva. Kutime oni parolas pri poligloto se iu kapablas fluparoli ses aŭ pli da lingvoj[mankas fonto].
Teorioj pri poligloteco
Ekzistas kelkaj reorioj, kiuj klarigas formiĝon de poligloteco.
Oni konfesas, ke por tiu, kiu interesiĝas pri lingvoj kaj scias kelkajn diversajn lingvojn, pli facila estas lernado de la nova fremda lingvo. Tiu lernanto povas pli rapide atingi bezonatan nivelon de longvokono. Tiam la ĉefaj faktoroj de poligloteco estas serioza laboro kaj strebo ellerni la lingvon.
Ekzistas ankaŭ teorio, ke al poligloteco influas plejparte fizikaj procedoj en la cerbo.
Tamen necesas rimarki, ke la nivelo de lingvokono estas tre relativa kaj ke ne ekzistas unueca mezurmetodo pri lingvokono. Ankaŭ necesas distingi inter lego-, skribo- kaj parol-kapabloj.
Famaj poliglotoj
Famaj poliglotoj:
- Johann Martin Schleyer
- Ludwik Zamenhof
- Jan Niecisław Baudouin de Courtenay
- John Ronald Reuel Tolkien
- Johano Paŭlo la 2-a
- Jean-François Champollion
- Heinrich Schliemann
- Aleksandra Miĥailovna Kolontaj