Polova lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Polova lingvo, ankaŭ nomata kumana aŭ uest-kipĉaka estis lingvo de formortinta popolo de kumanoj aŭ kipĉakoj (ruse ili estas nomataj polovoj aŭ polovcoj). La lingvo apartenas al Kipĉako-Polova subgrupo de Kipĉaka grupo de Tjurka lingvaro. Ĝi estis tre vaste uzata en Kieva Rus en 11-13-aj jarcentoj. En 13-a jarcento estis skribita Codex Cumanicus, la latina-persa-kumana vortaro. Danke al ĝi eblas scii kiel la lingvo aspektis.

El nunekzistantaj lingvoj plej proksimaj al la polova estas la krime-tatara kaj la karaĉaja-balkara.

Ligoj[redakti | redakti fonton]