Pomorzany (Szczecin)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pomorzany. |
Pomorzany | |
pole: Pomorzany | |
setlejo | |
Avenuo de Grandpollandaj Ribelantoj
| |
Oficiala nomo: Pomorzany | |
Lando | Pollando |
---|---|
Regiono | Okcidentpomeria Provinco |
Distrikto | Zachód |
Parto de | Szczecin |
Tipo de parto | Setlejo |
Situo | Pomorzany |
- koordinatoj | 53° 23′ 58.9″ N 14° 31′ 34.3″ O / 53.399694 °N, 14.526194 °O (mapo) |
Loĝantaro | 20 717 (26.04.2015) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Pomorzany enkadre de Pollando
| |
Retpaĝo: pomorzany.szczecin.pl | |
Pomorzany (germane Pommerensdorf) estas setlejo de la urbo Szczecin en Pollando. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Pomorzany estas la plej suda parto de la kvartalo Zachód. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 3-an lokon en la urbo kaj la 2-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 20 717 loĝantojn[1]. La setlejo lokitas apud rivero Odra.
Ĝi najbaras al la urbaj setlejoj Nowe Miasto kaj Turzyn (norde), Międzyodrze-Wyspa Pucka (oriente) kaj Gumieńce (okcidente).
La norda parto de la nuntempa setlejo apartenis al Szczecin ekde la jaro 1865, dum la suda parto ekde la jaro 1939.
Slabokonstruaĵoj de setlejo Pomorzany estis konstruitaj post la Dua Mondmilito. La setlejo estas konekta kun la nordaj partoj de Szczecin per la tramlinioj 3, 4, 6, 11, kaj 12.
Urba transporto
[redakti | redakti fonton]Sur teritorio de Pomorzany estas lokita la fina haltejo de tramoj "Pomorzany" (linioj 3, 4, 6, 11, 12) kaj aŭtobusoj (linio 53). Ĉefaj stratoj de la setlejo estas avenuo de Grandpollandaj Ribelantoj, strato Milczańska, strato de Mjeŝko la 1-a, strato Budziszyńska kaj strato de Chmielewski.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]- "Bosman" Bierfarejo Szczecin (nuntempe parto de Carlsberg Polska)
- Elektrejo Pomorzany, parto de Elektrejo Dolna Odra.
- Fervoja deponejo Szczecin Wzgórze Hetmańskie
- Akvopurigejo "Pomorzany"[2]
Klerigado
[redakti | redakti fonton]- Primara Lernejo Nº 20 ĉe la strato Dobrzyńska
- Primara Lernejo Nº 55 kaj Liceo Nº 10 ĉe la strato Orawska ("Błękitna")
- Gimnazio Nº 17 kaj Liceo Nº 23 ĉe la strato Budziszyńska
- Gimnazio Nº 9 ĉe la strato de Dunikowski
- Ĉefa Biblioteko de Pomeria Universitato de Medicino
Medicino
[redakti | redakti fonton]- Klinika Hospitalo Nº2 de PUM en Szczecin[3]
Preĝejoj
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de sankta Maksimiliano Kolbe
-
Preĝejo de sankta Jozefo
-
Elektrejo Pomorzany
-
Strato Ruska
-
Konstruaĵoj ĉe la avenuo de Grandpollandaj Ribelantoj
-
Ulica Milczańska - blok MSM Pomorska z lat 90.
-
Bierfarejo Bosman
-
Lernejo "Błękitna"
-
Preĝejo de Virgulino de Ĉenstoĥovo
-
Monumento
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Biuletyn Informacji Publicznej, Urząd Miasta Szczecin (2015-04-26). Arkivita el la originalo je 2016-01-14. Alirita 2015-07-19.
- ↑ [1][rompita ligilo]
- ↑ Samodzielny Publiczny Szpital Kliniczny Nr 2 PUM w Szczecinie[rompita ligilo]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|