Pon farr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pon farr estas fenomeno en la fikcia universo de Star Trek. Parto de la reprodukta ciklo de Vulkananoj.

Ĉiujn sep jarojn viraj vulkananoj havas oestron. Ili suferas sangofluon, furiozas, kaj fine mortas krom se ili pariĝas kun iu kun kiu ili estas empatie ligitaj aŭ se partoprenas ritajn batalojn konataj kiel kal-if-fee.

Ofta miskompreno asociita kun la serio (kaj Spock precipe) estas, ke vulkananoj nur havas seksajn rilatojn foje ĉiujn sep jarojn. Tamen, pon farr ne koincidas kun la seksaj vivoj de vulkanoj, kaj ili povas havi seksrilaton sen aflikto, kaj tiel pli ol unufoje ĉiun sepan jaron.

Vulkananoj ne nur kapablas pariĝi ekster la pon farr, ili ankaŭ povas pariĝi kun aliaj specioj ekz., en Star Trek: The Original Series, Spock estas filo de Amanda Grayson (homino) kaj Sarek (vulkanano).