Ponardatako en la preĝejo de Wakeley en 2024
Ponardatako en la preĝejo de Wakeley en 2024 | ||||
---|---|---|---|---|
Ponardatako en la preĝejo de Wakeley en 2024 | ||||
Tumultuloj sur Welcome Street post la ponardado, la 16-an de aprilo 2024 je 12:12 a.m. | ||||
Geografia situo | 33° 52′ 22″ S, 150° 54′ 22″ O (mapo)-33.8728150.9062Koordinatoj: 33° 52′ 22″ S, 150° 54′ 22″ O (mapo) | |||
| ||||
Celo | Mar Mari Emmanuel | |||
Tipo de atako | ponardatako | |||
Vunditoj | 4 (inkluzive de la kriminto) | |||
Atakintoj | Nenomita 16-jara knabo | |||
La ponardatako en la preĝejo de Wakeley en 2024 estas atako per ponardo, kiu okazis la 15-an de aprilo 2024, je ĉirkaŭ 7:15 p.m. (loka tempo) en la kristana preĝejo Christ The Good Shepherd Church en Wakeley, antaŭurbo de Sidnejo, Aŭstralio. Dum rekt-elsendata prediko, la atakanto piediris supren al la katedro, unue ponardinte la episkopon Mari Emmanuel, rezultigante permanentan vidperdon en la dekstra okulo de Emmanuel, antaŭ mortpikado de pastro kaj vundado de alia ekleziulo.[1] Kvankam neniu estis mortigita, tiu atako estis la dua mortpika okazaĵo okazinta en Sidnejo en tri tagoj, sekvante la mortigan amaspikadon ĉe Bondi Junction.
La Novsudkimria Polico arestis 16-jaraĝan masklon pro la atako. Ili klasifikis la ponardadon kiel terorisman atakon, sed ne malkaŝis la nomon aŭ precizan motivon de la akuzito.[2] Wakeley estas hejmo de multaj kristanoj apartenantaj al la asiria diasporo, inkluzive de Emmanuel mem. Dum multaj asirianoj en la diasporo estas membroj de la Asiria Eklezio de la Oriento, Emmanuel fondis sian propran vojon de kristanismo.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Molloy, Shannon, "'Act of terror': Alleged attacker yelled 'Allahu Akbar' after stabbing Sydney bishop", 16-a de aprilo 2024. (angle)
- ↑ Jessica McSweeney: "Sydney stabbings live updates: Wakeley church attack declared terrorist event just days after Bondi Junction tragedy" (angle) (15-a de aprilo 2024). Alirita la 15-an de aprilo 2024 .
- ↑ aserto The bishop has had a turbulent relationship with the Assyrian Church, reportedly being suspended for disobeying canons and forming a breakaway church (la episkopo havis konfliktan rilaton kun la asiria eklezio, laŭdire estante suspendita por malobeado de kanonaj reguloj kaj formado de disrompiĝanta eklezio) en la artikolo "Sydney church stabbing: Boy, 16, arrested after Bishop attacked" (preĝeja ponarda atako en Sidnejo: 16-jara knabo arestita post kiam li atakis episkopon) de la 15-a de aprilo 2024 en la retejo de BBC (angle)