Saltu al enhavo

Ponte Gobbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponte Gobbo
ŝtonponto
arkoponto
ponto Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 7-a jarcento
Lando Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Bobbio
Adreso strada Comunale Bobbio‒Piancasale ‒ Bobbio (PC)
Situo
Geografia situo 44° 46′ 2″ N, 9° 23′ 27″ O (mapo)44.7672489.390767Koordinatoj: 44° 46′ 2″ N, 9° 23′ 27″ O (mapo)
Ponte Gobbo (Italio)
Ponte Gobbo (Italio)
DEC
Situo de Ponte Gobbo
Map
Ponte Gobbo
Retejo http://www.comune.bobbio.pc.it/sottolivello.asp?idsa=17&idam=&idbox=20&idvocebox=166
vdr
La Ponte Gobbo en la norditala urbo Bobbio

La Ponte Gobbo, ponto gobo, (ankaŭ konata kiel Ponte Vecchio aŭ Ponte del Diavolo) estas antikva arkoponto en la itala urbo Bobbio, en la provinco Piacenza, kiu traversas la riveron Trebbia.

Monaĥoj de la proksima monaĥejo San Colombano konstruis ĝin dum la 7-a jarcento sur la fundamentoj de romia antaŭa ponto.

Oftaj grandaj inundoj kaŭzis damaĝojn kaj devigis renovigojn kaj plibonigojn. Origine la ponto havis unu grandan ĉefan arkon kaj tri pli malgrandajn. Pro granda erozio en la riverujo la ponto devis dum la 17a jarcento esti pligrandigita al entute dek unu arkoj.

La tavolo de la ponto sekvas la altecojn de la diversaj arkoj kaj donas al la ponto svingantan impreson.