Ponto Marienthal (Ingersleben)
Ponto Marienthal | |||
---|---|---|---|
ŝtonponto vojponto arkoponto | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Nesse-Apfelstädt | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 55′ 16″ N, 10° 57′ 49″ O (mapo)50.921110.9636Koordinatoj: 50° 55′ 16″ N, 10° 57′ 49″ O (mapo) | ||
| |||
La Marienthal-ponto (germane Marienthalbrücke) troviĝas ĉe la limo inter Erfurto kaj la Distrikto Gotha.
Historio
[redakti | redakti fonton]La fluo de la 33 km longa rivero Apfelstädt preterpasas, rekte antaŭ sia enfluo an la Gera, la barokan Marienthal-ponton, kiu nombriĝas inter la plej gravaj pontoj en Turingio el kulturhistoria vidpunkto. La unuarka ponto el kalkŝtono kun riĉe ornamite balustrado el sabloŝtono faritis en 1751/52 fare de Johann Sebastian Ritter el Seebergen ĉe travadejo, laŭ planoj de la landa ĉefarkitekto Gottfried Heinrich Krohne. Konstruigis ĝin la diboĉa posedanto de la najbara Kastelo Molsdorf, la grafo Gustav Adolph von Gotter. Enskribo kaj blazono de li troviĝas en la mezo de la balustrado. De la iam kvar obeliskoj (du ĉe ambaŭ flankoj) konserviĝis ununura ĝis nun.
Ŝanĝoj konstruaj kaj perdo de rolo
[redakti | redakti fonton]En la kuro de la konstruo de la fervoja linio en 1846 kaj de la plirektigo de la fluejo de Apfelstädt ĉ. la 1870-a jaro, faritis ŝanĝoj ĉe la iam fortimpresaj alirejoj kaj aldonitis dua, pli malgranda arko. Ĝi ankoraŭ hodiaŭ servas kiel apogilo dum ne maloftaj inundoj.
Post konstruo de moderna ponto apude en 1965 la monumento forgesitis kaj kadukiĝis. Unuaj monumentprotektadaj entreprenetoj komenciĝis jam en 1982. Ŝuldiĝas sukcesa restaŭro de la ponto al klopodoj de historiemuloj kaj de la komunumo de Ingersleben, ne laste al federaciaj monrimedoj (inter 1992-95). Ekde tiam la latina enskribo "Konstruita kaj flegita por la komforto publika" denove senchavas.
Kolektoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 148-149