Saltu al enhavo

Storstrøm-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ponto Storstrøm)
Storstrøm-ponto
through arch bridge (en) Traduki
fervoja ponto
vojponto Redakti la valoron en Wikidata
Malfermo 26-a de septembro 1937
Lando Danio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Vordingborg
Situo
Geografia situo 54° 57′ 58″ N, 11° 53′ 5″ O (mapo)54.9660111111.88475556Koordinatoj: 54° 57′ 58″ N, 11° 53′ 5″ O (mapo)
Storstrøm-ponto (Danio)
Storstrøm-ponto (Danio)
DEC
Situo de Storstrøm-ponto
Map
Storstrøm-ponto
vdr
Storstrøm-ponto

Storstrøm-ponto (dane Storstrømsbroen) estas 3 199 metrojn longa ponto, kiu ligas la insulojn Falster sude kaj Sjælland norde en la eŭropa ŝtato Danio. Ĝi superpontas la markolon Storestrøm de la Balta Maro inter tiuj insuloj.

La konstruaĵo kreita inter la jaroj 1933 kaj 1937 estas kaj fervoja kaj aŭtoŝosea ponto. Dum la tempo de sia finkonstruo ĝi estis la dua plej longa fervoja ponto de Eŭropo (post la Firth-of-Tay-ponto). La betona konstruaĵo konsistas el 50 elementoj. La tri plej vastaj pontopartoj havas interpilieran distancon de 103,90 m + 137,75 m + 103,90 m kaj permesas la pason de maraj ŝipoj sub ĝi. La aliaj interpilieraj distancoj ampleksas maksimume 60 metrojn. Apartaĵo de Storstrøm-ponto estas, ke ĝi havas kablojn por 110-kilovolta elektra konduktilo.

elaera bildo

Dum la invado de Danio fare de la armeo de Nazia Germanio la 9-an de aprilo 1940 kadre de la Dua Mondmilito, la ponton atakis germaniaj paraŝutaj batalistoj, kiuj el la aero surprizis la danajn soldatojn gardantajn la ponton kaj post batalo konkeris ĝin.

La ponto nun administre apartenas parte al la teritorio de la komunumo Guldborgsund kaj parte al tiu de la komunumo Vordingborg.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]