Ponto Washington Avenue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto Washington Avenue

ŝtala ponto • ponto por piedirantoj • vojponto • bicikla ponto • fervoja ponto
Situo
Koordinatoj 44° 58′ 23″ N, 93° 14′ 21″ U (mapo)44.9731-93.2393Koordinatoj: 44° 58′ 23″ N, 93° 14′ 21″ U (mapo)
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Usono

Ponto Washington Avenue (Usono)
Ponto Washington Avenue (Usono)
DEC
Ponto Washington Avenue
Ponto Washington Avenue
Ponto Washington Avenue

Geografia lokigo sur la mapo : Minesoto

Ponto Washington Avenue (Minesoto)
Ponto Washington Avenue (Minesoto)
DEC
Ponto Washington Avenue
Ponto Washington Avenue
Ponto Washington Avenue
Map
Ponto Washington Avenue
vdr

La Ponto Washington Avenue subtenas la kantonan ŝoseon 122 kaj la verdan linion de la malpezaj trajnoj de la metroo tra kaj super la rivero Misisipo en Minneapolis, Minesoto, Usono, kaj konektas la orientan kaj la okcidentan partojn de la ĉefa kampuso de la Universitato de Minesoto. La ponto havas du nivelojn, kies malsupra estas por motorvehikla trafiko kaj malpezaj trajnoj kaj la supra por piedirantoj kaj bicikloj (tiuj en la norda flanko). Ĝi estas praktika strukturo kun simpla arkitekturo, sed ĝi havas kulturan signifon ĉar miloj da studentoj, universitatanoj, kaj vizitantoj uzas ĝin ĉiutage.

Plej uzantoj de la ponto venas per alia maniero krom per persona aŭto. La Minesota trafika aŭtoritato kalkulas el 2007 ke la ponto estis uzita de ĉirkaŭ 28 400 vehikloj tage en tiu epoko.[1] Tamen, multaj kalkuloj el 2009 indikas ke la ponto subtenis totalon de 71 400 personoj tage kiam aliaj alirmanieroj estis inkluditaj. La plej granda sola maniero estis ankoraŭ motorvehikloj je 37,6%, sed 32,7% uzis bustrafikon, 19,9% piediris, kaj 9,6% uzis biciklojn, kun resto de 0,3% kiuj uzis aliajn metodojn kiaj vicradaj sketiloj. La ponto estas grava ciklovojo kaj kun 6 850 biciklantoj tage ĝi povus porti pli da bicikloj ol iu ajn ŝoseo en Minneapolis.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Minnesota Department of Transportation (2008). 2008 Traffic Volumes: Municipality of Minneapolis. Arkivita el la originalo je 2010-07-05. Alirita 2011-04-12.
  2. City of Minneapolis Public Works Department (1a de Aprilo 2011). 2010 Minneapolis Bicyclist and Pedestrian Count Report. Bicycle Counts. Alirita 12a de Aprilo 2011.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]