Pop Idol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pop Idol
televida serio • televida franĉizo
Originala titolo Pop Idol
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ĝenro televida kanta konkuro
Muziko de Cathy Dennis
Amplekso
Sezonoj 2
Epizodoj 46
Elsendo
Elsendita 6 okt. 2001 – 20 dec. 2003
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Pop Idol (markonomo, tradukebla kiel Popmuzika Idolo) estas brita televida spektaklo, prezentita en televida reto de la amaskomunikila kompanio Independent Television (ITV) de Britio inter 20021 kaj 2003. Temis pri televida kanta konkuro, en kiu ĉiam unu konkuranto prezentis kanton sursceneje antaŭ trihoma ĵurio kaj publiko, la ĵurianoj poste iom intervjuis la kantiston, kaj fine voĉdonis pri preferatoj. Ĝi estas la originala vario de multaj postaj similaj programoj, kiuj je sama principo poste antaŭ televidaj kameraoj disvolviĝis en multaj landoj kaj en same multaj lingvoj - kutime je titolo (Lando)... serĉas Superstelulon. Specialaĵo estis la kopioj de Ĉeĥio kaj Slovakio, kiuj dum tri jaroj ekde 2006 sukcese elsendiĝis, kaj tiam la produktistoj interkonsentis kunigi la du projektojn al nova formato nomata Ĉeĥoslovaka SuperStelo, kiu ekde 2009 kvazaŭ revivigis la antaŭan landon Ĉeĥoslovakio, kiu en 1993 estis disigita - la nova formato ekhavis la sloganon "du lingvoj, unu voĉo". Multaj partoprenantoj atingis naciajn kaj internaciajn sukcesojn - kaj la kopioj do vivtenis la ideon, kiam la originala programo en Britio jam longe estis finita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]