Popola ekonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La popola ekonomio ekestas kiam homoj ekskluditaj de la labormerkato kreas proprajn laborpostenojn. Foje ili kreas ankaŭ proprajn komercajn vojojn, ekzemple foirojn aŭ stratvendadon. Temas pri fenomeno okazanta en ĉiuj landoj kaj inkludanta signifan parton de la homaro. Ĝi estas rezulto de ekskludo okazigita de la aktuala evoluado de la kapitalismo, sed ne estas tute disigita de la tutmonda merkata ekonomio, havante plurajn interkonektojn kaj ĉe produktado kaj ĉe konsumado.

Popola ekonomio kaj laboristaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

Historie, la gajno de laboristaj rajtoj okazis kadre de dependrilatoj inter la laboristo kaj la dunganto. La popola ekonomio malhavas dependrilaton kaj ofte kunhavas situacion de vundebleco rilate aliajn rajtojn, ekzemple indan loĝejon, sanservojn, kaj edukadon. Tial la popolekonomia laborista movado havas multe pli vastan kaj malsimplan postularon.

La postuloj pri strikte laborrilataj rajtoj estas similaj al tiuj de formalaj laboristoj, sed kun kelkaj partikularaĵoj:

  • La nekrimigo kutimas esti prioritata inter la celoj por kiuj oni luktas en la popola ekonomio, ĉar multaj branĉoj suferis ian gradon de persekuto, ekzemple ĉar la polico postulas subaĉeton aŭ ĉar la laboristoj kontraŭleĝe okupas sian fabrikon.
  • Financa helpo de la ŝtato por respekti la normojn plenumendajn por dungantoj, ĉar la laboristoj ne posedas kapitalon por grandaj infrastrukturaj kostoj.
  • Bebovartejoj por eviti neceson de infanlaboro.
  • Sociala salajro komplementa por atingi la nivelon de minimuma salajro.
  • Medicinaj servoj.

Argentino[redakti | redakti fonton]

En Argentino ekzistas ekde 2011 la Konfederacio de Laboristoj de la Popola Ekonomio[1] (Confederación de Trabajadores de la Economía PopularCTEP) kuniganta laboristojn de diversaj fakoj kaj provincoj. Ĝia ĉefsidejo estas en la kvartalo Constitución de Bonaero. Ĝi federigas diversajn socialajn organizojn, el kiuj multaj ekestis el la movadoj de senlaboruloj kaj maldungitoj de la ekonomia krizo de 2001.

Emblemo de la CTEP

Oficiala agnosko[redakti | redakti fonton]

La 9-an de decembro de 2015, la Ministerio pri Laboro kaj Socia Sekuro de Argentino proklamis rezolucion 1727/15, kiu kreis sistemon de sindikatigo komplementan al la jam ekzistanta modelo en Argentino, kiu ĝis tiam nur enkalkulis laboristojn en dependa rilato al la dunganto. Ĉar la normo ne estis publikigita en la Oficiala Bulteno, ĝi rezultigis novan rezolucion 32/16-MTEySS publikigitan la 2-an de februaro de 2016. Rezolucio 32/16 kreis la Registron de Sociaj Organizoj de la Popola Ekonomio kaj Memmastraj Entreprenoj (art. 1) kie rajtas registriĝi "reprezentantaroj de laboristoj okupataj en la popola ekonomio kaj en entreprenoj reprenitaj aŭ memmastrataj" (art. 2).

Sociala Salajro Komplementa[redakti | redakti fonton]

La Sociala Salajro Komplementa estas spezo havigata de la ŝtato en ties rolo kiel garantianto de rajtoj al la laboristo kiel malrekta kompenso por ties laboro. Ĝi sumiĝas al la rekta salajro kiun la laboristo akiras mem, kutime nesufiĉa por atingi la nivelon de la minimuma salajro aŭ plenumi la laboristajn rajtojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Maldovan Bonelli, Johanna. 2018. La economía popular: debate conceptual de un campo en construcción. Buenos Aires: Universidad Metropolitana para la Educación y el Trabajo.