Pordo-malferma paniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En populara psikologio, pordo-malferma panikokvaronviva krizo (angle quarter-life crisis) estas persona krizo "kiu enhavas timon pri direkto kaj kvalito de la propra vivo" kaj kiu estas plej ofte travivata en periodo inter de la fruaj dudekaj ĝis mez-tridekaj jaroj de la persono (kvankam kvaronviva krizo povas komenciĝi jam en aĝo de 18). Ĝi estas difinita fare de klinika psikologo Alex Fowke kiel "periodo de malsekureco, dubo kaj seniluziiĝo pri kariero, rilatoj kaj financa situacio".

Tiu krizo estas ligata al la ŝanĝiĝanta vivformo: forlaso/fino de la studado, elekto de la unua laborposteno, forlaso de la gepatra hejmo, provo por memstareco, konatiĝo kun la „reala mondo” ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]