Pork-Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pork-Insulo
insulo [+]

AkvejoHinda oceano
InsularoKrozet-Insuloj

Supermara alteco775 m [+]
Koordinatoj46° 6′ S, 50° 14′ O (mapo)-46.102550.231666666667Koordinatoj: 46° 6′ S, 50° 14′ O (mapo)
- koordinatoj46° 6′ S, 50° 14′ O (mapo)-46.102550.231666666667Koordinatoj: 46° 6′ S, 50° 14′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoMont Richard-Foy
- alteco853 m

Longo9 km (6 mi)
Areo67 km² (6 700 ha) [+]

Loĝantaro0

Pork-Insulo (Hinda oceano)
Pork-Insulo (Hinda oceano)
DEC
Map
Pork-Insulo
Vikimedia Komunejo:  Île aux Cochons [+]
vdr

Île aux Cochons [ilokoŝOn], aŭ Pork-Insulo, estas neloĝata insulo en la ĉeantarktaj Krozet-Insuloj. Kun areo de 67 km² ĝi estas la tria plej granda en la grupo. Administre ĝi estas parto de la Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Pork-Insulo estas la plej okcidenta insulo de la arkipelago, kuŝanta je 30 km nordokcidente de la Pingven-Insulo kaj je 15 km sudokcidente de la Apostol-Insuletoj. Ĝi estas eroziita vulkana kupolo, kun disaj neaktivaj krateroj, kaj marbordoj konsistas parte el malaltaj klifoj. Enmetitaj specioj estas katoj, kunikloj kaj musoj. La iam enmetitaj porkoj kiuj havigis al la insulo ties nomon estis fornuligitaj. Ne estas homa infrastrukturo kaj vizitoj fare de priserĉistoj estas raraj.

Grava Birda Areo[redakti | redakti fonton]

La insulo estis identigita kiel Grava Birda Areo (GBA) fare de BirdLife International kiel reprodukteja loko por marbirdoj, kaj ĉefe de grandaj populacioj de pingvenoj.

46° 06′ S 50° 14′ O / 46.100 °S, 50.233 °O / -46.100; 50.233 (mapo)