Pork-naza testudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La pork-naza testudo (Carettochelys insculpta) (specio el subordo de kolkaŝaj testudoj) vivas en Nov-Gvineo kaj en nordo de Aŭstralio, ĉefe en pli grandaj riveroj, kiel en Fly-rivero kaj ankaŭ toleras la saletan akvon de la estuaroj. Ĝi estas la sola nuna specio de la familio Carettochelyidae, la aliaj specioj kaj genroj kiel Allaeochelys estas formortintaj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Plenkreskaj bestoj de Carettochelys insculpta povas atingi kiras-longon ĝis 50 cm. La kiraso ankoraŭ havas ĉiujn platojn, sed ne plu kornajn ŝildojn. Anstataŭe, la supro estas kovrita per led-simila, dika haŭto. La pinto de la kiraso kaj la kruroj same kiel la kapo estas malhelolivaj, la ventrokiraso kaj la subaj flankoj de la kruroj kaj kolo estas flavec-rozkoloraj. La naĝil-similaj membroj havas nur du liberajn ungegojn. La iriso de la okuloj estas rozkolora, la kapo finiĝas per malakra trunko.

Konduto[redakti | redakti fonton]

La pork-naza testudo estas bona naĝanto, restas ĉefe sur la fundo de la akvo kaj nur eliras al la surfaco por mallonge spiri. Ĝi povas resti sub akvo longan tempon kaj probable ankaŭ prenas oksigenon tra la buŝa kavo, kiu estas bone provizita per sango, aŭ tra la anusaj sakoj. Ilia dieto konsistas ĉefe el fiŝoj, moluskoj kaj krustacoj. Plantaj manĝaĵoj malpli gravas.

Regenerado[redakti | redakti fonton]

Ĝi demetas 4–40 ovojn en la sablon, kiuj koviĝas post 70 tagoj. La temperaturo influas sekson de la idoj.