Portalo:Birdoj/Dinosaŭraj birdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modelo de arkeopterigo
Modelo de arkeopterigo


Multaj paleontologoj konsideras la plumhavajn dinosaŭrojn esti transiraj formoj inter dinosaŭroj kaj birdoj. Oni jam delonge sciis ke antikvaj birdoj kiel arkeopterigo havis multajn reptiliajn trajtojn, kiel ungojn surfingre kaj dentojn. Dum multaj jaroj oni hipotezis ke birdoj evoluis de teropodaj dinosaŭroj. En la malfruaj 1990-aj jaroj la malkovrado de plumhavaj dinosaŭroj donis definitivan ateston de la ligo, kvankam la genealogiaj detaloj estas ankoraŭ nekompletaj.

Fosiliaj plumpremaĵoj estas ege raraj; pro tio oni ĝis nun identigis nur malmultajn plumhavajn dinosaŭrojn. Per filogeneza enkrampigo sciencistoj tamen povas indukti la ĉeeston de plumoj ĉe malbone konservitaj specimenoj. Ĉiuj fosiliaj plumospecimenoj montriĝis havi certajn similecojn. Pro ĉi tiuj similecoj kaj la rezultoj de evolua esplorado preskaŭ ĉiuj sciencistoj konsentas ke plumoj povis estiĝi nur unu fojon ĉe la dinosaŭroj. Plumhavado sekve transdoniĝis al postaj, plue evoluintaj specioj (kvankam eblas ke iuj plumhavado perdiĝis ĉe iuj evolulinioj). Se dinosaŭro estas en evoluarbo je punkto interne de la plumhavaj evolulinioj, sciencistoj nun supozas ke ankaŭ ĝi havis plumojn, krom se troveblas kontraŭaj indikoj. Oni ankaŭ povas uzi ĉi tiun metodon por indukti la plumspecon kiun havis certa specio, ĉar la evoluhistorio de plumoj nun estas sufiĉe bone konata.

>>pli pri plumhavaj dinosaŭroj
>>pli pri flugsaŭroj