Portalo:Historio/Grek-romia antikvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La forumo de Romo

La grek-romia antikvo estis eŭropa epoko ankaŭ konata kiel la klasika epoko de la mediteranea areo. Ĝi etendis ĉirkaŭ de 1200 a.K. ĝis 600 p.K. kaj diferencis de la epokoj antaŭ kaj post tiu per kunaj kaj seninterrompaj kulturaj tradicioj. De la unua jarcento la mediteranea areo krome konsistigis politikan kaj kulturan unuecon per la roma imperio.