Portalo:Historio/Ĉu vi scias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La korto de la malnova domo en Munkeno, pentrita de Hitler en 1914

Eble ne ĉiuj scias, ke krom esti unu el la plej danĝeraj diktatoroj en la historio, Hitler havis ŝatokupon desegni kaj pentri kaj aktivis tiusence de 1904 ĝis 1914. Bedaŭrinde liaj artaj aspiroj daŭris mallonge, ĉar li estis malakceptita du fojojn ĉe la Viena Belarta Akademio.

Laŭ la revuo "Life", kiu analizis Hitler-on kaj liajn pentraĵojn en 1936 kaj 1939, li pentris centojn da verkoj. Kelkaj liaj pentraĵoj estis reakiritaj post la 2-a Mondmilito kaj venditaj aŭkcie kontraŭ dekmiloj da usonaj dolaroj; aliaj estis kaptitaj de Usona Armeo kaj ankoraŭ estas tenataj de la registaro de Vaŝingtono.

Laŭ tio, kio estis publikigita en la Blua Libro , ŝajnas, ke en aŭgusto de 1939, tio estas, en la varmaj tagoj antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito, Hitler diris al la brita ambasadoro Neville Henderson "Mi estas artisto kaj ne politikisto. Post kiam la pola afero estos solvita, mi volas fini mian vivon kiel artisto".