Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/06

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bee Gees
Bee Gees

Bee Gees estas glora pop-soŭla kaj diskoteka vokala trio. Barry Gibb (naskiĝis la 1-an de septembro de 1946) kaj liaj du fratoj – dunaskitoj – Robin Gibb kaj Maurice Gibb (ambaŭ naskiĝis la 22-an de decembro de 1949, Maurice mortis la 12-an de januaro de 2003), travivis infanaĝon en Aŭstralio. Tie ili komencas jam en la jaro 1958 kiel tre sukcesaj infanaj pop-steletoj. En la jaro 1967 (post reveno en Anglion) ili subskribas gravan kontrakton kun manaĝero Robert Stigwood. Aŭstralanoj V. Melouney kaj C. Petersen baldaŭ aliĝas al la triopo.