Saltu al enhavo

Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/21

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marilyn MONROE (origine: Norma Jane MORTENSONBAKER) (naskiĝis la 1-an de junio, 1926, mortis la 5-an de aŭgusto, 1962) estis usona aktorino.

Monroe naskiĝis en Losanĝeleso, Kalifornio. Post malriĉa infanaĝo ŝi je la aĝo de 16 jaroj edziniĝis kaj eklaboris en aviadilfabriko. Tie ŝi ekkonis fotiston, fariĝis fotomodelo, blondigis siajn harojn kaj baldaŭ estis malkovrata de filmentreprenistoj. Sian pseŭdonimon Marilyn Monroe ŝi ekuzis en 1948, kiam ŝi unuafoje subskribis filmkontrakton.