Portalo:Homoj/Homoj po semajno/17

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benjamin Franklin
Benjamin Franklin

Benjamin FRANKLIN (BENĝamen FRENKlen) (naskiĝis la 17-an de januaro, 1706, mortis 17-an de aprilo, 1790) estis filantropo, verkisto, inventisto, diplomato, kaj usona patrioto dum la usona revolucio. Lia influo estas sentebla je la multaj dokumentoj, kiuj fondintas usonon.

Benjamin Franklin naskiĝis ĉe Bostono, Masaĉuseco. Li estis la filo de Josiah Franklin, kiu estis kandelisto. Dum frua aĝo de Benjamin, liaj gepatroj kredis, ke li estis inteligenta knabo, do ili decidis sendi la junan Benjamin al klerika kolegio. Tamen, la instruado de Benjamin estis tro multekosta por Josiah, tiel Benjamin revenis hejmen post nur unu jaro. Benjamin eklaboris ĉe la metio de sia patro, sed la laboro de kandelisto ne plaĉis al Benjamin.