Portalo:Homoj/Homoj po semajno/43

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomaso Albinoni
Tomaso Albinoni

Tomaso Giovanni Albinoni (naskiĝis la 8-an de junio 1671 en Venecio; mortis la 17-an de januaro 1751 en Venecio) estis itala komponisto kaj violonisto de la baroko.

Albinoni naskiĝis kiel dua kaj plej aĝa filo de la paperaĵa kaj ludkarta fabrikanto Antonio Albinoni (1634–1709) kaj ties edzino Lucrezia (ĉ. 1645–1687) en la Venecia urbokvartalo San Moisè. Antonio Albinoni post la morto de sia dungantino en 1684 heredis ties tutan entreprenon, pro tio li atingis konsiderindan bonstaton. Krom la loĝodomo kaj la apuda firmao al tio ankaŭ apartenis kampodomo kun terposedo sur la firma tero en Prata di Pordenone.