Portalo:Homoj/Homoj po semajno/7

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karl MAY [karl maj] (naskiĝis la 25-an de februaro 1842, mortis la 30-an de marto 1912) estis germana verkisto.

Je la 30-a de marto 1912 en Radebeul apud Dresdeno mortis Karl May en la "Vilao Shatterhand", ekde unu jarcento unu el la plej multe legataj germanaj verkistoj. Multaj figuroj de lia fantazio – Winnetou, Old Shatterhand, Kara ben Nemsi kaj Haĝi Halef Omar – atingis tian popularecon, ke la plejmulto de germanlingvaj gelegantoj estas ekde la junaĝo profunde intimaj kun ili.