Portalo:Libera programaro/Artikolo de la monato/Inkscape
Etoso
Inkscape estas malfermitkoda komputila programo por krei kaj modifi vektorajn ilustraĵojn.
Ĝia ĉefa datumaranĝo estas la W3C-normo SVG, kaj ĝi ankaŭ subtenas aranĝojn kiel PDF kaj PostScript.
La programo uzas la ilaron GTK+ kaj estas ĉefe kreita por Linux, sed estas ankaŭ disponebla por Windows kaj OS X.
Ekde februaro 2007 ekzistas Esperanto-traduko de la programo.
La programo povas eksporti desegnon al la rastruma aranĝo PNG.
Vidu ankaŭ
[redakti fonton]- la kompleta Vikipedio-artikolo, kiu estis fonto de ĉi tiu artikoleto
- Inkscape en Komunejo
- Kategorio Inkscape en Komunejo
- la oficiala retejo de Inkscape