Portalo:Ludoj/Enkonduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludo-Portalo
Ludo-Portalo

Ludoj estas homa agado por amuziĝo en kiu unu aŭ pli da partoprenantoj (la "ludantoj") sekvas aron da reguloj, normale kontraŭ aliaj ludantoj, en konkurso. Iuj ludoj estas tre antikvaj kaj ankoraŭ estas ludataj hodiaŭ, kiel Goo kaj Mankalo.

Kartludoj kaj tabulludoj estas popularaj ŝatokupoj por junuloj kaj maljunuloj kiuj uzas specialajn ludpecojn. Rolludoj estas speco de ludoj, kiuj permesas al la ludanto krei kaj gvidi rolulon en amasrakonto farata de la ludantoj. Oni povas ludi videoludojn per videoludiloj. Sporto estas speco de ludo kiu postulas atletan sperton, ankaŭ ofte por la amuzado de spektantaro.