Portalo:Slovakio/Personeco de monato/03

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ľudovít Štúr (en sia tempo Ludevít Velislav Štúr; pseŭdonomoj: B. Dunajský, Bedlivý Ludorob, Boleslav Záhorský, Brat Sloven, Ein Slave, Ein ungarischer Slave, Karl Wildburn, pravolub Rokošan, Slovák, Starí, Velislav, Zpěvomil (29-a de oktobro 181512-a de januaro 1856) estis slovaka verkisto kaj la gvida personeco de la nacie konscia literatura generacio, per kiu la nacia revivigo eniras sian kulminan fazon, karakterizan per la formiĝo de la slovaka nacio kaj per romantismo en la literaturo. Štúr metis la fundamenton al la slovaka literatura lingvo, al la novepoka literaturo, li formulis la revolucian nacian-demokratan programon kaj estis frunte de la revolucia alpaŝo por la politikaj kaj socialaj rajtoj de Slovakoj (1848-9).