Portalo:Slovakio/Rekomendita artikolo/50

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Groto Domica troviĝas sur la suda rando de altebenejo de Silica, ne malproksime de la urbo Plešivec en supermara nivelo de 339 m. Malkovris ĝin Ján Majko en la jaro 1926. Kune kun la groto Baradla enHungario ĝi kreas unu genetikan sistemon en kompleksa longeco de 21 km. Por publiko ĝi estis alirebla en la jaro 1932. Ekesto de la grotaj areoj estas atribuata al la agoj de pluvakvo, kiu trapenetradis en la masivojn de helkoloraj kalkoŝtonoj de la mezaj triasoj tra multaj likoj. Ĉi akvoj kune kun temp-al-tempaj inundoj dum pliintensiga pluv-agado ekstere, kreigadis senrompan subteran fluon de rivereto Stikso.