Portalo:Slovakio/Rekomendita artikolo/51

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spiŝa burgo

Spiŝa burgo estas burga ruino okupanta montopinton de travertina monto de Spiŝa burga monto, kreanta dominaĵon de vasta ĉirkaŭaĵo sur ĉefa vojdirekto kuniganta orientslovakajn regionojn Spiŝo kaj Ŝariŝo. Ĝi estas ne nur pruvo de evoluo de arkitekturo ekde la 12-a jarcento ĝis la 18-a jarcento en Slovakio, sed pro sia amplekso ĝi superas 4 hektarojn (precize 41 426 m²) ĝi estas la plej granda burga komplekso en Slovakio kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo.

Spite al tio, ke ĝi elstaras super urbo Spišské Podhradie, katastre ĝi apartenas al teritorio de municipo Žehra (de ties loka parto Hodkovce en distrikto Spišská Nová Ves en Regiono Košice.

La burgo estas nacia kultura memorindaĵo de Slovakio kaj ekde la jaro 1993 kiel parto de memorinda kolekto Levoča, Spiŝa burgo kaj memorindaĵoj de ĉirkaŭaĵo ĝi estas enskribita en liston de Monda heredaĵo de Unesko.