Portalo:Zoologio/Personeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

D-ro Karl P. N. Shuker (n. 1959) estas brita zoologo kaj verkisto. Li vivas en West Midlands. Krom la verkado li vivtenas sin ankaŭ kiel konsilanto en demandoj de zoologio kaj kunlaboranto de amassciigaj rimedoj - li aperas en radio kaj televido, kaj li vojaĝas tra la tuta mondo. Lia specialigo estas kriptozoologio. Li estas konsiderata kiel unu el ties plej signifaj nuntempaj reprezentantoj.

>>pli