Karl Shuker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Shuker
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1959 (1959-12-09) (64-jaraĝa)
en Uesta Mezlando
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de LeedsUniversitato de Birmingham vd
Profesio
Okupo biologozoologoverkisto • poeto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dr. Karl P. N. SHUKER (n. en 1959) estas brita zoologo kaj verkisto.

Dosiero:Dr Karl P. N. Shuker and Smilodon Skull.jpg
Karl Shuker

Li vivas en West Midlands. Krom per verkado li perlaboras ankaŭ kiel konsilanto pri zoologio kaj kunlaboranto de amaskomunikiloj - li aperas en radio, televido, vojaĝas tra la tuta mondo. Lia specialiĝo estas kriptozoologio, en kiu li estas rekonata kiel unu el la plej signifaj nuntempaj ekspertoj. Michal Newton pri li deklaris: "Shuker estas nuntempe tutmonde rekonata kiel libro-aŭtoro kaj esploristo de ĉiuj aspektoj en la vivo de bestoj kaj de neeksplikitaj fenomenoj, daŭriganto de Heuvelmans mem." [1]

Akademia kariero[redakti | redakti fonton]

Karl Shuker studis zoologion ĉe Universitato de Leeds kaj zoologion kaj komparan fiziologion ĉe Universitato de Birmingham. Li estas membro de Londona Zoologia Societo, de Reĝa Entomologia Societo, de Internacia Kriptozoologia Societo kaj de Angla Asocio de Verkistoj. En 2005 estis laŭ li nomita nova zoologia specio Pliciloricus shukeri.

Aŭtoro[redakti | redakti fonton]

D-ro Shuker verkis dek tri librojn; al ok aliaj li kontribuis kiel kunaŭtoro. Plie li verkis centojn da artikoloj por gazetoj pri misteroj, gazetoj kiel Fortean Times (por ĝi li verkas regule kolumnon), Fate, kaj Strange Magazine. Li estas konsultanto por la zoologia parto de Guinness-libro de rekordoj; la saman funkcion li plenumis ankaŭ por la programo Into the Unknown en Discovery TV.

Al la vasta publiko li prezentis malmulte konatajn kriptaĵojn, kiel ekzemple srilanka kornohava ŝakalo, gambia marserpento Gambo, nov-gvinea ropeno kaj gazeko, indoneziaí veo kaj kornohava kato, irlanda dobhar-chú, zanzibara makalalo, etiopia mortobirdo, kaj multaj aliaj. En angleparolantaj landoj li estis la unua, kiu detale skribis pri Olgoj chorchoj. En kelkaj libroj li menciis legendon pri la Drako de Brno.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mystery Cats of the World, (1989)
  • Extraordinary Animals Worldwide, (1991)
  • The Lost Ark: New and Rediscovered Animals of the 20th Century, (1993)
  • Dragons - A Natural History (1995)
  • In Search of Prehistoric Survivors, (1995)
  • The Unexplained, (1996)
  • From Flying Toads To Snakes With Wings, (1997)
  • Mysteries of Planet Earth, (1999)
  • The Hidden Powers of Animals, (2001)
  • The New Zoo: New and Rediscovered Animals of the Twentieth Century, (2002)
  • The Beasts That Hide From Man, (2003)
  • Extraordinary Animals Revisited, (2007)
  • Dr Shuker's Casebook, (2008)

Konsultanto/Kontribuanto[redakti | redakti fonton]

  • Man and Beast (1993)
  • Secrets of the Natural World (1993)
  • Almanac of the Uncanny (1995)
  • The Guinness Book of Records/Guinness World Records (1997 - ĝis nun)
  • Mysteries of the Deep (1998)
  • Guinness Amazing Future (1999)
  • The Earth (2000)
  • Monsters (2001)
  • Chambers Dictionary of the Unexplained (2007)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Newton, Encyclopedia of Cryptozoology: A Global Guide (McFarland & Co, Inc: Jefferson, 2005), s. 425